Quantcast
Channel: Everyone's photos, videos and docs, with the keywords: "Paŭl"
Viewing all articles
Browse latest Browse all 85

KABE - Vortaro de Esperanto (Eldono 1910)

0
0

MIKELO (Michel Dereyger) has posted:

Senŝanĝa represo de la eldono 1910 Kun enkonduko kaj komentoj de Bernhard Pabst Berlino (2013).

GRATULON KAJ KORAN DANKON AL BERNARDO !

Pri ĉi tiu libro
La „Vortaro de Esperanto“ de Kazimierz Bein, pseŭdonime Kabe, el la
jaro 1910 estas la unua difinvortaro de Esperanto. Kvankam historia
vortaro de antaŭ pli ol cent jaroj, ĝi daŭre estas interesa. Ĉefe ĝi helpas
al la kompreno de la vort-trezoro de l’ Fundamento de Esperanto,
publikigita en 1905. Krome ĝi fariĝis modelo por la posta Plena Vortaro
de Esperanto de 1930 / 1934, el kiu evoluis la Plena Ilustrita Vortaro de
1970, 2002 kaj 2005. En tiu kvazaŭnorma verko troveblas spuroj el la
Kabe-vortaro ĝis en nia epoko.
Pri la prilaborinto
Bernhard Pabst estas juristo kaj vivas en Berlino. Li publikigis multajn
detal-studojn pri la Fundamento de Esperanto kaj la Berlinan
Komentarion pri la Vortaro Oficiala (2013)

Viewing all articles
Browse latest Browse all 85